Esperanto kaj insulo

De Massimo Acciai Baggiani

Antaŭ kelkaj monatoj mi vidis, per Netflix, interesan italan filmon kiu parolas ankaŭ (sed bedaŭrinde tro malmulte) pri Esperanto: La nekredebla rakonto pri la Insulo de la Rozoj (L’incredibile storia dell’Isola delle Rose en la itala), reĝisorita en  2020 de Sydney Sibilia kaj interpretita de Elio Germano (en la rolo de Giorgio Rosa). Tio ne estis la unua fojo kiam la fama historio de la malgrandega kaj malbonsorta nacio – kies uficiala lingvo estis la Zamenhofa – inspiris verkon: antaŭe, precise en 2012, aperis la itala romano de Walter Veltroni La Insulo kaj la Rozoj (L’Isola e le Rose en originala lingvo): sama (vera) historio sed malsama aliro. Mi vidis la filmon kaj mi legis ankaŭ la romanon: ambaŭ interesigis min. La historio estas tre fama en Esperantujo, sed nun ankaŭ ĉe la neesperantistoj dank’al tiuj verkoj (ne nur tiuj du verkoj) – specife dank’al al la filmo – kaj ĉiuj povas trovi plenajn informojn en Vikipedio (ankaŭ en Esperanto): en 1968 la itala inĝeniero Giorgio Rosa (1925-2017) kreis platformon en internaciaj akvoj, ĉe Rimini, kaj deklaris ĝin sendependa nacio nomita Esperanta Respubliko de la Insulo de la Rozoj, ĉar Esperanto estis la oficiala lingvo (malgraŭ tio ke Giorgio Rosa ne parolis ĝin). Italio ne rekonis la mikronacion kaj detruis ĝin per minoj en 1969, post kaptado kaj longa tribunala batalo inter la kreinto kaj la Itala Respubliko, kiu konsideris danĝera la mikronacion. Finiĝis utopia sonĝo sed komenciĝis la legendo: la malfeliĉa insulo iĝis senmorta simbolo de libereco kaj de frateco.

La filmo estas interesa kaj fascina malgraŭ ke oni ne povas aŭdi eĉ unu vorton en Esperanto (male en la libro de Veltroni estas kelkaj frazoj en la Zamenhofa lingvo, kvankam ne tute korektaj…): estus bona afero traduki la filmon en Esperanto ankaŭ por la esperantaj spektantoj, sed mi pensas ke tio ne facilas. Tamen mi deziras inviti la esperantistaron fari tion.